Inocento la 13-a
Inocento la 13-a, kun civila nomo Michelangelo dei Conti (* la 13-an de majo 1655 en Poli ĉe Palestrina; † la 7-an de marto 1724 en Romo) estis papo ekde 1721 ĝis 1724. Li originis el la familio de Inocento la 3-a.
Inocento la 13-a | ||
---|---|---|
244-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Michelangelo dei Conti | |
Pontifiko | de 8-a de majo 1721 | |
ĝis 7-a de marto 1724 | ||
Antaŭulo | Klemento la 11-a | |
Sekvanto | Benedikto la 13-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-a de majo 1655 en Poli | |
Morto | 7-a de marto 1724 en Romo | |
Tombo | Vatikanaj Grotoj [#] | |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato • Universitato de Romo "La Sapienza" [#] | |
Familio | ||
Patro | Carlo Conti, Duca di Poli [#] | |
Patrino | Isabella Muti [#] | |
Gefratoj | Bernardo Maria Conti [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiMichelangelo dei Conti studis en Ankono kaj en Romo en la Gregoriana universitato. Papo Aleksandro la 8-a nomumis lin papa honorkameraisto. Sub papo Inocento la 12-a li membriĝis en la roma prelatejo.
En la jaro 1695 li estis nomita titulara arkiepiskopo de Tarso. Post tio li iris kiel papa nuncio al Lucerno. En la jaro 1698 li fariĝis papa nuncio en Lisbono, la 17-an de majo 1706 papo Klemento la 11-a nomumis lin kardinalo.
En la jaro 1709 li fariĝis rezidanta episkopo de Osimo kaj ekde 1712 ĝis 1719 li krome estis episkopo de Viterbo. La 8-an de majo 1721 li unuanime elektiĝis papo post antaŭe tre ŝanĝoplena konklavo, post kiam la favorato, la kardinalŝtatsekretario de la antaŭulo estis ekskludita per imperiestra vetoo (komparu Rampolla).
La 19-an de junio 1722 li transdonis al imperiestro Karlo la 6-a la du reĝlandojn Napolo kaj Sicilio, en 1723 li faris la diocezon Vieno arkidiocezo. Kontraŭ la Jezuitoj li ĉiam estis malfavora kaj postulis de ili senrezervan akcepton de la papaj dekretoj, precipe en la kverelo pri la ritoj. La Jansenistoj tamen esperis vane papan partiecon por si.