Gruntbovo
Gruntbovo (paŭsaĵo el la latina Bos grunniens), Gjako (el la tibeta གཡག), aŭ Poefago (el la greka ποηφάγος, herbmanĝanto), estas granda remaĉulo kun kovra hararo tre longa (40 cm ĝis 80 cm) kiu vivas en Tibeto, Ĉinghajo, kaj eĉ en Mongolio kaj aliaj himalajaj landoj. El la ordo parhufuloj kaj familio bovedoj, tiu specio estas konsiderata minacata pro sia malofteco.
Gruntbovo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bos grunniens Linnaeus, 1766 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La nomo originas de la fakto, ke ĝi estas dika bovo, kiu "gruntas" (t.e. kiu blekas kiel porko).
Ĝeneralaĵoj
redaktiĜi estas granda kaj fortika. La vira gruntbovo altas 2 m. kaj pezas 500-600 kg. Ĝian tutan korpon kovras densaj, maldelikataj kaj longaj nigrebrunaj haroj. La longaj haroj sur la brusto kaj abdomeno preskaŭ tuŝas la teron. Nur ĉe la buŝo troviĝas malmulte da blankaj haroj. Gjakoj estas tipaj altebenaĵaj bestoj, kiuj vivas en dezertoj kaj altaj montaroj. Somere ili aperas en lokoj 5 000-6 000 metrojn super la marnivelo, eĉ vintre ili ne malsupreniras al lokoj malpli ol 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, nek ventegon, nek neĝon. Ili ŝatas vagadi ĉie kaj manĝi diversajn herbojn. Ili trinkas akvon somere kaj sensoifiĝas per neĝo kaj glacio vintre. Ĝenerale, gruntbovinoj kaj iliaj idoj agas en grupoj de dek ĝis cent, dum la plenkreskaj virbovoj vivas unuope aŭ 3-5-ope. La junaj virbovoj formas siajn proprajn grupojn. Korpe dikaj, la gruntbovoj tamen lertas en montgrimpado. Matene kaj vespere ili eliras serĉi manĝaĵon, tage ripozas aŭ dormas sur dezertaj montoj kaj krutaĵoj. Minacate, ili kolektiĝas kaj lasas bovidojn stari en la centro. Tiam la plenkreskaj virbovoj estas taskitaj por lukti kontraŭ malamiko. Gruntbovoj pariĝas aŭtune. Post gravedeco de 9-10 monatoj, la bovino naskas ĉiufoje unu idon, kiu maturiĝas post ĉirkaŭ du jaroj. Gruntbovoj havas delikatan flarsenten, kaj krome, ili vivas sur altaj montoj, tial ili estas malfacile kapteblaj. Laŭdire ĉirkaŭ 50 zooj de diversaj landoj havas gruntbovojn, sed ĉiuj montrataj estas hejmaj gjakoj. La hejma gruntbovo diferencas de la sovaĝa per siaj malpli grandaj korpo, hufoj kaj kornoj, kiuj estas ne tiom forte kurbaj kiel tiuj de la sovaĝa. Krome la haroj de hejma gjako estas malpli longaj, kun pli da viloj; la koloro de la haroj estas hela, ofte kun blankaj aŭ sablokoloraj makuloj.
Rilatoj kun homoj
redaktiDombestaj gruntbovoj estas bredataj dum miloj da jaroj, ĉefe pro sia lakto, fibro kaj viando, kaj kiel ŝarĝbestoj. Hejma gruntbovo estas ĉefa transportilo sur la Tibeta Altebenaĵo, tial oni honoris ĝin per la nomo "veturilo sur altebenaĵo".
Laŭ iliaj bezonoj, homoj bredas hibridojn inter gruntbovoj kaj bovoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.tibet-info.net/hist_geo/faune/yak.html Arkivigite je 2008-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.tibetanyaks.com
- http://www.fao.org/documents/show_cdr.asp?url_file=/DOCREP/006/AD347E/ad347e06.htm Arkivigite je 2006-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.pongratz.or.at/yakzucht-artikel.htm