Galio (genro)
Galio (Galium) estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj de la familio Rubiacoj, kiu ekzistas en moderklimataj zonoj kaj de Norda kaj de Suda Hemisferoj. Estas ĉirkaŭ 600 specioj de Galioj,[1] kaj oni ĉirkaŭkalkulas el 629[2] al 650[3] en 2013.
Galio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floroj de Galium aparine
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Asperula estas tre rilata genro; kelkaj specioj de Galio (kiel ekzemple G. odoratum) foje estis metita tien.
Priskribo
redaktiTiuj specioj estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj. Male al asperulo kaj ŝerardio, la korolo ne havas tubon.
Kelkaj specioj
redakti- Alkroĉa galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
- Flava galio (Galium verum) estas tipa specio.
- Galium boreale.
- Galium mollugo.
- Odora galio (Galium odoratum).
- Nana galio (Galium pumilum)
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Galium. Flora of China. [1] Alirita la 11a de junio 2018.
- ↑ "WCSP". World Checklist of Selected Plant Families. [2] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 11a de junio 2018.
- ↑ Galium. The Jepson eFlora 2013. [3] Alirita la 11a de junio 2018.