Endre Horváth (grafikisto)
Endre Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Endre estis hungara grafikisto, poŝtmarkoplanisto, monbiletoplanisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis bibithi kaj legéndi.
Endre Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1896 en Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 13-an de oktobro 1954 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | grafikartisto poŝtmarkdesegnisto |
Endre Horváth [1] naskiĝis la 3-an de marto 1896 en Bazin (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario (nuntempa Pezinok en Slovakio), li mortis la 13-an de oktobro 1954 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
redaktiLa familio Horváth translokiĝis al Balassagyarmat en 1908. La juna Endre tie abiturientis en 1914. Li volis studi juron, sed pro la 1-a mondmilito li iĝis soldato, fine leŭtenanto inter 1915 - 1918. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo inter 1919-1925. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ferenc Helbing kaj Jenő Haranghy. Post siaj studoj li laboris en presejo pri monbiletoj ĝis sia morto escepte la jaron de 1936. Li tiam estis invitita al Bruselo por establi novan teknikon pri presado de bankbiletoj. Li edziĝis en Bruselo, sed li eksedziĝis post la hejmenveno. En 1939 li estis ankaŭ inspektoro de Hungara Nacia Banko. Post jardeko li kreis la unuan hungaran poŝtmarkon helpe de akvaforta tekniko.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Balassagyarmat (1979, 1984)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Szerencs (1968)
- Balassagyarmat (1992)
Elektitaj akvafortoj
redakti- Prométheusz
- Lánchíd
- Pesti látkép
Elektitaj poŝtmarkoplanoj
redakti- Sándor Petőfi (serio, 1950)
- Józef Bem (serio, 1950)