Eduardo la 2-a (Anglio)

reĝo de Anglio

Eduardo la 2-a (n. la 25-an de aprilo 1284, m. septembron aŭ oktobron 1327) estis reĝo de Anglio de 1307 ĝis 1327.

Eduardo la 2-a
Reĝo de Anglio
Persona informo
Edward II
Naskiĝo 25-an de aprilo 1284 (1284-04-25)
en Kastelo Caernarfon
Morto 21-an de septembro 1327 (1327-09-21) (43-jaraĝa)
en Berkeley Castle
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo Gloucester Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Kimrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Plantaĝenetoj vd
Patro Eduardo la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Eleanora de Kastilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizabeth of Rhuddlan, Mary of Woodstock (mul) Traduki, Margareto de Anglio, Henriko de Anglio, Thomas of Brotherton, 1st Earl of Norfolk (en) Traduki, Alphonso, Earl of Chester (en) Traduki, Edmund of Woodstock, 1st Earl of Kent (en) Traduki, Johana de Akko kaj Eleanor of England, Countess of Bar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Izabela de Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eduardo la 3-a de Anglio, Johana de la Turo, Eleanor of Woodstock (en) Traduki, John of Eltham, Earl of Cornwall (en) Traduki, Adam FitzRoy (en) Traduki, bastarda infano Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Anglio
Dum 1307-1327
Antaŭulo Eduardo la 1-a
Sekvanto Eduardo la 3-a
Reganto de Irlando
Dum 1307-1327
Antaŭulo Eduardo la 1-a
Sekvanto Eduardo la 3-a
Duko de Guyenne
Dum 1306-1325
Antaŭulo Eduardo la 1-a
Sekvanto Eduardo la 3-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eduardo la 2-a (Anglio)
Sigelo de Eduardo la 2-a

Familio kaj frua vivo

redakti

Eduardo estis filo de Eduardo la 1-a (Anglio) kaj Eleanora de Kastilio. Li naskiĝis ĉe Kastelo Caernarfon, Kimrio.

La 19-an de aŭgusto 1284 mortis lia pli aĝa frato Alfonso, kaj Eduardo iĝis la heredonto de la angla trono. Lia patro edukigis lin por militado sed laŭdire li preferis boatveturado kaj fabriki artaĵojn - okupojn tiam konsideritajn esti maltauĝaj al princo. Kvankam li militis kun sia patro en Skotlando, li neniam akiris fortan reputacion kiel batalisto. Lia patro atribuis tion parte al lia amikeco al Piers Gaveston, kiu ekziliĝis de la kortego post kiam la estonta Eduardo la 2-a deziris doni al Gaveston titolon kutime rezervatan al anoj de la reĝa familio.

Kiel infano, Eduardo la 2-a fianĉiĝis al Izabela de Francio, filino de Filipo la 4-a (Francio): tio estis parto de akordo por solvi konfliktojn pri la vastaj anglaj posedaĵoj en Francio. Tamen plurfoje lia patro deziris malebligi la geedzigon.

Surtroniĝo

redakti

Eduardo la 1-a mortis la 7-an de julio 1307 survoje al kampanjo kontraŭ la skotoj. Laŭdire la mortanta reĝo petis sian filon boligi lian kadavron, eltiri la ostojn, kaj porti ilin kun la armeo ĝis la skotoj tute malvenkis: se tio veris, Eduardo la 2-a malobeis - li entombigis sian patron en Abatejo Westminster. Tuj li revenigis Gaveston al la kortego, kaj nomumis lin grafo de Kornvalo.

Edziĝo

redakti

La 25-an de januaro 1308, ĉe Boulogne-sur-Mer, Eduardo kaj Izabela geedziĝis. Dum Eduardo forestis de Anglio, Gaveston servis kiel regento. Tamen rilatoj inter Eduardo kaj Izabela malglatis: Eduardo (kiu verŝajne ambaŭseksemis) ofte neglektis sian edzinon kaj ŝajne preferis bonaspektajn virajn favoratojn. La favoratoj klopodis malpliigi la influon de Izabela kaj senigi ŝin de bienoj kaj enspezoj.

Konfliktoj kun nobeloj

redakti

Multaj anglaj nobeloj malkontentis pro la influo de Gaveston. En 1311 ili devigis Eduardon ekzili Gaveston. Kiam Eduardo revenigis Gaveston la sekvantan jaron, tiu kaptiĝis kaj murdiĝis. Plurajn semajnojn la lamentanta Eduardo retenis la restaĵojn de sia amiko ĝis la eklezio devigis lin entombigi ilin. Kolerege la reĝo planis militon kontraŭ la baronojn kiuj komplotis kontraŭ li kaj Gaveston: sed septembron 1312 la baronoj, verŝajne kredante ke mankis al ili sufiĉe da forto, eniris pacdiskutojn, kaj oktobron kvar potencaj grafoj cedis kaj petis pardonon.

Skotlando

redakti

De 1307 al 1314 Eduardo la 2-a militis en Skotlando, sed fine de ĉiu kampanjo Roberto Bruso rekonkeris pli da tiu lando. Junion 1314 Eduardo retenis nur Kastelon Stirling kaj Berwick-upon-Tweed. Stirling estis sieĝata. La 24-an de junio 1314, survoje al Stirling kun armeo de 20 mil infanterianoj kaj 3 mil kavaliroj, Eduardo decide malvenkis dum la batalo de Bannockburn. Tio ege malpliigis lian potencon en Anglio.

La familio Le Despenser

redakti

Post la morto de Gaveston, Eduardo plifavoris sian bonevon (kaj bofraton de Gaveston) Hugon Despenser (la pli junan). Denove multaj nobeloj malkontentiĝis. En 1320 Eduardo konfiskis Gower de angla nobelo kaj donis ĝin al Hugo Despenser. Du grafoj kaj aliaj potenculoj militis kontraŭ la familio Despenser, kaj, la 14-an de aŭgusto 1321, devigis Eduardon ekzili Hugon kaj lian patron. Sekve pluraj gravaj nobeloj subtenis Eduardon kontraŭ liaj kontraŭuloj, el kiuj multaj gravuloj estis mortigataj. La 16-an de marto 1322, Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster), la plej potenca kontraŭulo kaj nepo de Henriko la 3-a (Anglio), malvenkis proksime al Boroughbridge, Jorkŝiro, kaj kaptiĝis. Tomaso mortkondamniĝis per proceso dum kiu oni tute malebligis lin defendi sin. Ĉe Jorko Eduardo nuligis ĉiujn antaŭajn akordojn kiuj malpliigis liajn povojn. Li revenigis la Despenser patron kaj filon, kiuj potenciĝis pli ol antaŭe, kaj kiuj ĉiam klopodis malpliigi la influon de la reĝino. Ŝajne tio fine persvadis Izabela ke ŝi devis kontraŭi sian edzon. Eble ŝi helpis Roĝeron Mortimer, potencan kontraŭulon de Eduardo, eskapi el la Turo de Londono, kaj aŭ tiam aŭ poste ili iĝis geamorantoj.

Izabela en Francio

redakti

Konflikto estiĝis inter Eduardo kaj Karlo la 4-a (Francio) pri Gaskonio, por kiu Eduardo rifuzis omaĝi al la franca reĝo. Karlo konkeris Gaskonion kaj aliajn anglajn posedaĵojn en Francio, kaj anglaj armeoj malsukcesis regajni ilin. Eduardo sendis Izabela al Francio por pridiskuti eblan akordon. La 31-an de majon 1325 ŝi konsentis al pacakordo per kiu Eduardo ja omaĝu, sed ŝia edzo decidis sendi sian filon, la estontan Eduardon la 3-an. Por Eduardo la 2-a tio estis katastrofa eraro. Kun sia amata filo apud si, Izabela anoncis ke ŝi ne revenos al Anglio antaŭ kiam Eduardo forsendu Hugon Despenser kaj lian patron. En Parizo ŝi loĝis malkaŝe kun Roĝero Mortimer. Ĉirkaŭ ili kuniĝis anglaj nobeloj kiuj kontraŭis Eduardon kaj la familion Despenser. Karlo la 4-a rifuzis postulon de Eduardo ke li forpelu ŝin, respondante, "Volonte ŝi alvenis, kaj libere ŝi rajtis reiri [al Anglio] se ŝi tion dezirus. Sed, se ŝi preferas resti ĉi tie, ŝi estas mia fratino kaj mi rifuzas forpeli ŝin." Duonfrato de Eduardo alianciĝis al Izabela, kaj edziĝis al kuzino de Mortimer.

Septembron 1326 Mortimer kaj Izabela invadis Anglion, akompanate de relative malmultaj batalistoj. Eduardo klopodis kunigi grandegan armeon por venki ilin, sed multaj rifuzis subteni lin. Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster), frato de la ekzekutita Tomaso kaj posedanto de ties vastaj bienoj, kaptis trezoron de la du Despenser kaj marŝis suden por subteni Mortimer. La 2-an de oktobro Eduardo kaj la du Depsenser fuĝis el Londono. La 15-an de oktobro londona homamaso mortigis plurajn gravajn subtenantojn de Eduardo.

La 9-an de oktobro Eduardo atingis Gloucester, kaj poste fuĝis al kimrajn bienojn de Hugo Despenser (la pli juna). Tamen denove li ne sukcesis kunigi armeon. Liaj servistoj forlasis lin. La 27-an de oktobro la patro de Hugo Despenser (la pli juna) mortkondamniĝis kaj pendumiĝis ĉe Bristolo. La 16-an de novembro Henriko Plantaĝeneto kaptis Eduardon kaj Hugon Depsenser (la pli junan). La 24-an de novembro la pli juna Despenser kruele ekzekutiĝis kiel ŝtatperfidulo. La reĝo mem enkarceriĝis, unue en Kastelo Kenilworth.

 
Tombo de Eduardo la 2-a, Katedralo Gloucester

La 20-an de januaro 1327, post parlamentaj debatoj, Eduardo decidis abdiki: tio anonciĝis en Londono la 24-an de tiu monato, kaj Eduardo la 3-a surtroniĝis. Ĉar li havis nur 14 jarojn, Izabela kaj Mortimer servis kiel regentoj. Ili translokigis Eduardon la 2-an al Kastelo Berkeley, Gloucestershire. Septembron aŭ oktobron 1327 Izabela informiĝis ke ŝia edzo mortis "pro dolorega malsano" en la kastelo: laŭdire Izabela ordonis lian murdon per intence ambigua komando. Eduardo entombiĝis en la katedralo de Gloucester.

Literaturo

redakti

Ĉirkaŭ 1592 Christopher Marlowe verkis teatraĵon Edward II (Eduardo la 2-a).

Eduardo la 2-a kaj Izabela de Francio havis kvar idojn: