Carl Anwandter
Carl ANWANDTER-FICK, (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1801 en Luckenwalde, mortinta la 10-an de julio 1889 en Valdivia) estis germana apotekisto kaj politikisto kiu en 1850 elmigris al Ĉilujo.
Carl Anwandter | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1801 en Luckenwalde, Prusio | |
Morto | 10-an de julio 1889 (88-jaraĝa) en Valdivia | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Calau • Provinco Valdivia vd | |
Ŝtataneco | Ĉilio vd | |
Alma mater | Universitato de Berlino vd | |
Profesio | ||
Okupo | apotekisto entreprenisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiPost frekvento de la berlina lernejo Joachimsthalsches Gymnasium li trejniĝis por apoteka laborado inter 1817 kaj 1821. Post servado ĉe la gvardipioniroj je Potsdam sekvis studoj de farmacio en Berlino. Post kiam edzigis lin en 1827 Emilie Fähndrich, la familio transloĝiĝis al Guben. En la 1829-a jaro venis li al Calau, kie li havis multajn honorajn oficojn kaj estis inter 1836 kaj 1849 urba financresponsulo kaj inter julio kaj septembro 1849 eĉ urbestro. Liaj politikaj ideoj kaj agadoj rezultigis elektiĝon en 1847 je la Unuiĝinta Parlamento (por la Provinco Brandenburgio) kaj en 1848 je la Prusia Nacia Asembleo. Partoprenis li la revolucion de 1848. Tio kaj liaj liberalaj kaj respublikaj konvinkoj nepaciĝeblaj kun prusa absolutismo, provokis elmigradon.
En 1850 li vojaĝis sur la veloŝipo Hermann disde Hamburgo al Sudameriko. En la 13.11.1850 bonvenigis 96 germanajn elmigrulojn la haveno de Corral. Anwandter gravis kiel reprezentanto de la unua kontingento de germanaj setlistoj senditaj fare de Bernhard Eunom Philippi, komisiito pri kolonizado. En 1851 estis starigita la unua bierfarejo de Ĉilujo sur la rivera insulo Teja; ĝin detruis tertremo en 1960. Krome fondis Anwandter en Valdivia en 1852 la ĝis hodiaŭ ekzistantan fajrobrigadejon Germania, en 1853 la societon Club Alemán kaj en 1858 germanan lernejon: ĝia estriĝo fare de Anwandter daŭris ĝis 1876 kaj ĝia nomo nuna estas Instituto Alemán Carlos Anwandter.
Famas citaĵo de li kun la promeso ke ĉiuj germandevenaj estos tre fidelaj ŝtatanoj: Wir werden ebenso ehrliche und arbeitsame Chilenen sein, wie nur der beste von ihnen es zu sein vermag. In die Reihen unserer neuen Landsleute eingetreten, werden wir unser Adoptiv-Vaterland gegen jeden fremden Angriff mit der Entschlossenheit und Tatkraft des Mannes zu verteidigen wissen, der sein Vaterland, seine Familie und seine Interessen verteidigt.[1] Tia aparta lojaleco ŝajne ĝis hodiaŭ konserviĝis ĉe iliaj idoj.
Honoroj
redaktiDe 1935 portas strato en Calau lian nomon; krome gimnazio. Okaze de la 100-a datreveno lernejfonda en Valdivia aperis poŝtmarko kun portreto de Anwandter. Krome ekzistas Naturrezervejo Carlos Anwandter. En la regionhistoria muzeo Haus der Heimatgeschichte en Calau estas aparta sekcio rezervata por li: ĉi kolektaron solene inaŭguris en aŭgusto 2010 Jorge O'Ryan Schütz, tiam ambasadoro de Ĉilujo en Berlino.
Literaturo
redakti- Richard Moderhack: "Karl Anwandter". Ĉe: Niederlausitzer Mitteilungen. Volumo 28. Guben 1940, p. 89–94
- "Anwandter, Karl". Ĉe: Wilhelm Kosch: Biographisches Staatshandbuch. Francke, Bern 1963.
- Holm-Dietmar Schwarz: "Anwandter, Karl". Ĉe: Wolfgang-Hagen Hein kaj Holm-Dietmar Schwarz: Deutsche Apotheker-Biographie. Volumo 1 (=Veröffentlichungen der Internationalen Gesellschaft für Geschichte der Pharmazie, NF 43), Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 1975, p. 9, ISBN 3-8047-0518-9
Eksteraj ligiloj
redakti- pri Anwandter sur la municipa paĝaro de Calau
- sprachinselverein.at Arkivigite je 2008-10-27 per la retarkivo Wayback Machine (kp. la rubrikon "Sozialprofil und politische Integration der Einwanderer")
- Informoj pri Carl Anwandter en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- pri la historio de Valdivia kaj Anwandter mem
- muzeo en la Anwandter-domo
Notoj
redakti- ↑ laŭ "Rede von Bundespräsident Johannes Rau anlässlich der Verleihung der Ehrendoktorwürde in der Universidad Austral" de la 25.11.2003; traduko: Ni estos tiel sinceraj kaj laboremaj ĉilianoj, kiel la plej bonaj el ili. Enviciĝinte en ĉi civitanaron ni defendos nian adoptintan patrujon kontraŭ ĉiu ajn atako kun la sama decidemo kaj kuraĝo de viro defendonta siajn hejmlandon, familion, interesaron.