„ Nia samideano Stojan prezentas al ni la rezultaĵon de — en nia tempo — preskaŭ ne plu imagebla pacienco. En la ĵus aperinta monumenta verko li kompilis ĉiujn eldonaĵojn, kiuj rilatas al la historio de la mondlingvo. Lia studo pritraktas kaj katalogas 6333 eldonaĵojn, dividitaj laŭ sistema indekso en tri partoj, kies detalojn ni donas ĉi sube por ke la leganto havu ideon pri la giganta laboro de la kompilinto :
Unua parto: antikva periodo, poligrafoj antaŭ Leibniz, Leibniz, logistiko kaj algoritmo, universala gramatiko, universala alfabeto, internacia, stenografio, gestlingvo, simboloj kaj signaloj, ĉifroj kaj kodoj, pasigrafio greka kaj latina lingvoj, franca kaj angla,aliaj naciaj lingvoj, opinioj de famuloj, scienco kaj helplingvo, lingvistiko kaj helplingvo, lingvista materialo, filologia kaj poliglota verkaro, tekniko de helplingvo, organizo de helplingvo, Delegacio, I.A.L.A., historio de helplingvo, diversaĵoj. Tiu parto enhavas la 1855 unuajn numerojn.
Dua parto pritraktas nur Esperanton per n-oj 1856 ĝis 5680: lerniloj, vortaroj, propagandiloj en 42 naciaj iingvoj, plurlingvaj studiloj, fakaj terminaroj, gazetaro ; traduka literaturo amuza kaj faka, legolibroj, originala literaturo amuza kaj faka, kongresoj, muziko, adresaroj, kalendaroj, organizo, UEA ; historio, bibliografio, filologio de Esp., kritiko kontraŭ Esperanto, reformoj en Esperanto, Antido.
La tria parto, kun n-oj 5681 ĝis 6333 temas pri aliaj artefaritaj lingvoj: Solresol, Volapuk, Spelin, Spokil, Neutral, Ido, Ro, Romanal, Occidental, Hom-Idyomo, Medial, Novial, Serva, k.t.p., plie specimenaj tekstoj en 64 lingvoj artefaritaj.
Gravan servon faris Stojan al la scienco de la universala lingvo, el kiu rezultis nia ling\ro Esperanto. Kun la kompilinto ni ja ripetas: « Se la plimulto de la materialo aperas nun precipe dank’al la esperantistaro, spirite kaj morale nia verko respegulas la tutan mondlingvan movadon, kun ĉiuj ĝiaj opinioj kaj sektoj, partioj kaj sekcioj,kune konsiderataj kiel eroj de unu granda ĉeno. Komparo de tiuj eroj, ŝajne disĵetitaj en la tempo kaj tra la spaco, kondukas al la konstato ke Esperanto ne aperis subite, kiel « deus ex machina », kiel izola produkto de unu homo, sed ke ĝi kristaliĝis iom-post-iom, absorbante sin mem el la favora medio, kaj profitante konscie aŭ nekonscie el la antaŭaj laboroj de antikvaj epokoj. »
Ni bedaŭras, ke la modesta kadro de nia gazeto ne permesas pli detale pritrakti la laŭdindan laboron de nia samideano Stojan, al kiu ŝuldas dankon ne nur la tuta Esperantistaro sed ĉiu studanto kaj studonto de la mondlingva problemo, por kiuj lia libro estos la plej utila dokumentaro ĝis nun aperinta. ” |