Bangka-Belitungo
Bangka-Belitungo (indonezie Bangka Belitung, respektive plenforme Provinsi Kepulauan Bangka Belitung, enlande foje mallongigata "Babel") estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 16 424 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Bangka-Belitungo havis 1 223 296 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 64 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 6 distriktoj, 43 subdistriktoj kaj 361 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Pangkal Pinang.
Bangka-Belitungo Provinsi Kepulauan Bangka Belitung
| ||
---|---|---|
provinco de Indonezio | ||
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Pangkal Pinang | |
Areo | 16 424,14 km² | |
Loĝantaro | 1 372 813 (stato de 2015) | |
Loĝdenso | 83,59 loĝ./km² | |
ISO-kodo | ID-BB | |
emblemo
| ||
Akvejo | Hinda oceano | |
Supermara alteco | 8 m [+] | |
Koordinatoj | 2° 8′ 0″ S, 106° 7′ 0″ O (mapo)-2.1333333333333106.11666666667 [+] | |
Akvokolektejo | 16 424,14 km² (1 642 414 ha) [+] | |
Areo | 16 424,14 km² (1 642 414 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 372 813 [+] (2015) | |
Horzono | Indonesia Western Standard Time [+] | |
Poŝtkodo | 30xxx, 31xxx, 32xxx [+] | |
Bangka-Belitungo | ||
Vikimedia Komunejo: Bangka Belitung Islands [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La teritorio konsistas el la du insuloj Bangka kaj Belitung kaj en 2000 estis disigita el la provinco de Suda Sumatro. La insuloj havas gravan ekonomian rolon pro iliaj deponejoj de stano.
Eksteraj ligiloj
redakti