Amonia kvartiomolibdenato
Amonia kvartiomolibdenato | |||||
Kemia strukturo de la Amonia kvartiomolibdenato | |||||
3D Kemia strukturo de la Amonia kvartiomolibdenato | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 15060-55-6 | ||||
ChemSpider kodo | 10764593 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | ruĝaj kristaloj | ||||
Molmaso | 260.281 g mol−1 | ||||
Smiles | [NH4+].[NH4+] .[S-][Mo]([S-])(=S)=S | ||||
Fandopunkto | malkomponiĝas ~ 155 °C | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Sekureco | R36/37/38 | ||||
Risko | S22 S26 S60 S36/37/39 S60 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Averto | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P302+352, P305+351+338 | ||||
Amonia kvartiomolibdenato, kvartiomolibdenato de amonio aŭ (NH4)2MoS4 estas kemia komponaĵo enhavanta amoniakon, molibdenon kaj sulfuron. Ĉi-brile ruĝa amoniaka salo estas grava reakcianto en la analiza kemio de la molibdeno kaj uzatas kiel konstrubloko en bioneorganika kemio. La anjono tiomolibdenata havas distingan proprecon suferi oksidigon en la sulfuraj centroj kune kun reduktiĝo de la metalo el Mo(VI) al Mo(IV).
La salo estis unue sintezita en 1826 de Jöns Jakob Berzelius (1779-1848), reakciante sulfidan acidon kun amonia molibdenato. Ĉi-substanco helpas en la organika kuproforigo en la traktado de la malsano de Wilson[1] (Brewer, 1995). Kiam prenita kun nutraĵo, amonia kvartiomolibdenato, kiu eble estigas kompleksaĵon kun proteino kaj kupro, evitas kuproabsorbiĝon[2].
Preparado kaj strukturo
redaktiLa salo enhavas la kvaredran anjonon [MoS4]−2. La kombinaĵo prepareblas per traktado de molibdenaj solvaĵoj kun sulfida acido en la ĉeesto de amoniako:
La varmo-malkomponiĝo de la amonia kvartiomolibdenato kun estigo de molibdena trisulfido kaj sulfida acido:
La trisulfido de molibdeno plu malkomponiĝas al molibdena dusulfido kiam temperaturo varias inter 300 °C kaj 820 °C. Perfekta malkomponiĝo al MoS2 sub inerta gaso postulas minimume 800 °C, laŭ la sekva ekvacio:
Literaturo
redakti- Coal Hydropyrolysis with Dispersed Catalysts[rompita ligilo]
- Insights on the Intracellular Mechanism of Action of the Anticancer and ... Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Handbook of Inorganic Compounds, Dale L. Perry
- Trace Elements in Man and Animals--9: Proceedings of the Ninth International ..., Peter Wilhelm Fritz Fischer, National Research Council Canada
- Antidotes: Principles and Clinical Applications[rompita ligilo], Robert Flanagan, Alison Jones, Robert L Maynard
- Proceedings of the VIIIth Conference of the International Society for Trace ...[rompita ligilo], Curtiss Hunt
- Textbook of Gastroenterology, Tadataka Yamada
- Sheep Medicine, Second Edition, Philip R. Scott
Referencoj
redakti- ↑ Ia problemo pri kupra tokseco en bestoj.
- ↑ Antidotes: Principles and Clinical Applications[rompita ligilo], Robert Flanagan, Alison Jones, Robert L Maynard