10199 Kariklo
10199 Kariklo estas la plej granda nun konata asteroido de la klaso de la Centaŭroj. Ĝi estis malkovrita la 15-an de februaro 1997 de la usona astronomo James Vernon Scotti elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Usono) en la kadro de la projekto Spacewatch.
10199 Kariklo | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Artista vido de Kariklo kun ties ringoj
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 10199 Chariklo |
Aliaj nomoj | 1997 CU26 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Chariclo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | James Vernon Scotti (Spacewatch) |
Dato de malkovro | 15-a de februaro 1997 |
Loko de malkovro | Observatorio de Kitt Peak |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
2,355 Tm (15,744 AU) 1,952 Tm (13,050 AU) 2,758 Tm (18,438 AU) |
Discentreco | 0,1711 |
Meza anomaliangulo | 57,151° |
Klinangulo | 23,410° |
Periodo | 22817,123 tagoj (62,470 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 7,5 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
300,383° |
Argum. de periapsido | 241,457° |
Terdistanco - Minimuma |
1,812 Tm (12,119 AU) |
Ringoj | 2 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 302 ± 30 km |
Rotacia periodo | 7,004 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,045 ± 0,010 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | D |
Absoluta magnitudo | 6,6 |
Videbla magnitudo | 18,3 vd |
Nomo
redaktiĜi ricevis la nomon de la nimfo (aŭ centaŭrino) Kariklo (greke Χαρικλω), edzino de Kirono kaj, laŭ iuj mitoj de la helena mitologio, patrino de la orakolo Tiresias.
Orbito
redaktiKun orbita granda duonakso de 2,355 miliardo da kilometroj, Kariklo orbitas inter Saturno kaj Urano kaj estas uranorenkonta asteroido.
La Centaŭroj estas rigarditaj kiel korpojn devenantaj de la Kujper-zono kaj havas nestabilajn orbitojn: ili povas ĉu esti forpelitaj el la sunsistemo, ĉu alfrapi sunsiteman planedon, ĉu iĝi kometoj de mallonga periodo.[1]
La orbito de Kariklo estas pli stabila ol tiuj de 7066 Neso, 2060 Ĥirono aŭ 5145 Folo. Kariklo troviĝas je 0,09 astronomia unuo de la orbita resonanco 4: 3 kun Urano, kaj ĝia orbita duona-vivo estas taksate je 10,3 millionoj da jaroj. 20 komputadaj "klonoj" (t.e. komputadaj simuladoj kun malgrandaj varioj en la komencaj datumoj) de la orbito de Kariklo sugestas, ke tiu asteroido ne komencos regule veni pli proksima ol 3 astronomiaj unuoj (450 Gm) de Urano dum proksimume 30 000 jaroj.[2]
Kariklo pasis en sia perihelio la 4-a de decembro 2003, gi tiam estis je 1,952 miliardoj da km de Suno.
Ringoj
redaktiPer observo de stela kaŝado ekde la 3-an de junio 2013 per diversaj observatorioj en Sudameriko el kiuj la Observatorio La Silla, astronomoj konstatis, ke Kariklo havas almenaŭ du ringojn.[3][4] Estas la unua foje, ke oni malkovras ringoj ĉirkaŭ tiel malgranda objekto.
La unua ringo havas orbita radiuson de 391 km kaj larĝecon de 7 km, la dua havas orbitan radiuson de 405 km kaj larĝecon de 3 km. Ili estas disigitaj per interspaco de 8 km. Oni provizore kromnomis ilin per la nomoj de "Oiapoque" kaj "Chuí": riveroj kiuj markas la nordan kaj sudan landlimojn de Brazilo.
La neteco de la randoj de la ringoj lasas suspekti la ĉeeston de paŝtist-satelitoj.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ A wide-field CCD survey for centaurs and Kuiper Belt Objects de Scott S. Sheppard; David C. Jewitt; Chadwick A. Trujillo (2000). The Astronomical Journal 120 (5): 2687–2694 (angle)
- ↑ Twenty clones of Centaur 10199 Chariklo making passes within 450 Gm (angle)
- ↑ Surpriza malkovro de duobla sistemo de ringoj ĉirkaŭ asteroido, el Aerospace & Defence News Arkivigite je 2014-03-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Unua malkovro de ringa sistemo ĉirkaŭ asteroido, el la paĝaro de Eŭropa Suda Observatorio (france)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (10199) Chariklo kaj ringa sistemo; paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle Sistemo da ringoj trovita ĉirkaŭ la Centaŭro (10199) Chariklo; de F. Braga-Riba kaj aliaj
- angle Portreto de la Centaŭro 10199 Chariklo de Guilbert, A.; Barucci, M. A.; Brunetto, R.; Delsanti, A.; Merlin, F.; Alvarez-Candal, A.; Fornasier, S.; de Bergh, C.; Sarid, G.
- angle Fotometria studo de la Centaŭroj 10199 Chariklo kaj 1999UG5, de N. Peixinho - P. Lacerda - J. L. Ortiz - A. Doressoundiram - M. Roos-Serote - P. J. Gutiérrez
- angle Apalaĉa Astronomo Joseph Pollock Helpas Malkovri Nekonatan Ringan Sistemon Ĉirkaŭ Asteroido, el HCPress.com, 28-a de marto 2014
- france Kariklo, asteroido kun du ringoj, el Futura Science, 27-a de marto 2014
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (10001 - 11000) | Poste: |
---|---|---|
10198 Pinelli | 10199 Kariklo | 10200 Quadri |