Kanada elodeo
La Kanada elodeo[1], akvopesto[1] (Elodea canadensis) estas nordamerika akvoplanto[1], specio el la plantofamilio hidrokaritacoj (Hydrocharitaceae). Ĝi disvastiĝis en Eŭropo el akvariaj uzoj. Ĝi plimultiĝas per vegetativaj metodoj per dispartiĝo de la plantobazoj.
Kanada akvopesto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Elodea canadensis Mchx., 1803 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi vivas ankaŭ en Sud-Azio kaj Aŭstralio (en Hungario ekde 1870-aj jaroj).
Genro akvopesto
redaktiAl la genro de akvopestoj apartenas 12 specioj, ili ŝatas la lagojn kaj apenaŭ fluantajn riverojn kaj tie formas trudherbojn.
La akvopestoj havas specialan ĉelan aktivadon kaj tiel estas elstaraj demonstraj plantoj en laboratorioj. En la lernejoj oni uzas ilin por demonstro, prezento de kloroplastoj kaj aliaj ĉelorganoj, plasmofluo, oksigenproduktado per fotosintezo.